Mongola lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mongole)
Mongola lingvo
Монгол
Mongol,

Mongɣol
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
mongola lingvaro
Parolata en Mongolio, Ĉinio (en tuta Mongolio kaj Interna Mongolio, kaj en partoj de la provincoj Ljaŭningo, Ĝilinio, kaj Hejlongĝjango)
Parolantoj 5 200 000
Skribo Mongola tradicia alfabeto, cirila alfabeto, mongola vertikala kvadrata skribo, Soyombo, latina alfabeto, mongola cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
 

altaja
    mongola
        centra mongola lingvaro
            mongola

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mn
  ISO 639-2 mon
  ISO 639-3 mon
  Glottolog mong1331
Angla nomo Mongolian
Franca nomo mongol
vdr

La mongola lingvo estas aglutina lingvo kaj apartenas al la mongola kaj altaja lingvaroj. Ĝenerale, la mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjatoj en Burjata Respubliko de Rusia Federacio, kalmukoj en Kalmuka Respubliko de Rusia Federacio, kaj mogoloj en Afganio kiuj parolas nordan mongolan, sed dauroj, dunsjanoj, tuoj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malplimultoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkan lingvon.

Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ĉirkaŭ 10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉirkaŭ 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde 8-a jarcento pere de sogdoj (kiuj loĝis sur la Silka Vojo en la nunaj teritorioj de Taĝikio kaj Uzbekio kaj estis internacie agantaj komercistoj). La skribo permesis ke en la 12a jct okazis intensaj interŝanĝoj de ideoj kaj inventoj inter Okcidento kaj Oriento[1]. La malnova mongola skribo estas devige instruata en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankaŭ en kolegioj kaj universitatoj. Nuntempe (ekde 1940-aj jaroj) oni uzas la cirilan skribon por oficialaj aferoj.

Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde la 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde la 1940-aj jaroj) oni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo devige instruatas en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankaŭ en kolegioj kaj universitatoj.

Disvastigo de lingvo[redakti | redakti fonton]

La mongola estas la nacia lingvo de Mongolio, kie la lingvo estas parolata de pli ol du milionoj da homoj. Krome, estas proksimume tri milionoj da homoj en Ĉinio kiuj parolas la mongolan kaj vivas plejparte en Interna Mongolio. Estas konstatebla ekde 2019 kaj 2020, kiam nova lingva edukpolitiko estis enkondukita, ke la mongola perdis terenon kaj en la publika spaco kaj en ĝia uzo, ĉar la ĉina normlingvo estas alkuraĝata de la ŝtato kaj ofertas pli da ekonomiajn avantaĝojn[2][3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovjetlando, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Sovjetlando-vojaĝo en centra Azio : alilingvaj rajtoj : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark),Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Polando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)
  2. (en) Kasim Kashgar, China Enforces Ban on Mongolian Language in Schools, VOA, la 13-an de septembro 2023
  3. (en) Jack Gillespie, Between Tradition and Tyranny: Mongolia's Battle for Cultural Survival, Ideas Beyond Borders, la 4-an de oktobro 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]