Kalmukoj
| Kalmukoj | |||
|---|---|---|---|
| etno | |||
| Oiratoj | |||
| Suma populacio | |||
| 200,000 - 500,000 | |||
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
| Lingvo(j) | |||
| Kalmuka lingvo, Rusa lingvo | |||
| Religio | |||
| Budhismo | |||
La kalmukoj estas mongollingva popolo kiu vivas en la Respubliko Kalmukio (Rusio), Ĉinio kaj Mongolio. Ĝia lingvo estas la kalmuka sed ili ankaŭ parolas la lingvon de la ŝtato (la rusan, la mongolan kaj la ĉinan laŭ la lando). La kalmukoj (Хальмгуд; "Kalmyk", alilingve tradukita kiel "Kalmuk", aŭ "Kalmyki") estas la nomo donita al la mongolidaj popoloj de la Okcidento, Oiraco, kiuj enmigris al Centra Azio en la 17-a jarcento. La kalmukoj nuntempe estas ĉ. 178,000 en Rusio, 205,000 en Mongolio kaj 139,000 en Ĉinio, en ĉi tiuj du lastaj landoj konataj kiel oiracoj. La rusiaj kalmukoj plimulte estas ortodoksaj kristanoj dume la ĉiniaj kaj mongoliaj kalmukoj apartenas al la Tibeta budhismo.
Originoj
[redakti | redakti fonton]La kalmukoj estas la eŭropa branĉoj de la oiratoj kies antikvaj paŝtejoj nun estas situantaj en Kazaĥio, Rusio, Mongolio kaj la Ĉina Popola Respubliko. Post la falo de la Juan-dinastio en 1368, la oiratoj iĝis grandegaj malamikoj de la orientaj mongolidoj, la ĉina Ming-dinastio kaj ilia posteulo, la Manĉuoj, en preskaŭ 400-jara lukto por la regado kaj kontrolo de Interna Mongolio kaj Ekstera Mongolio. La lukto finiĝis en 1757 per la ekstermado de la oiratoj en Ĝungario, la lastaj el la mongolaj grupoj kiu rezistis la vasalecon al Ĉinio.
La masakro estis ordonita de la imperiestro Qianlong kiu sentis sin malkaŝita de la Princo Amursana, oirata nobelo kiu submetiĝis al manĉura aŭtoritato sub la kondiĉo ke li estu nomata ĥano. Nur post la morto de la lasta ĝungara reganto Dawa Achi en 1759, la imperiestro Qianlong deklaris la finon de la Ĝungar-kampanjoj.
Komence de la 400-aj jaroj, la okcident-mongola popolo nomumis sin kiel Dörben Oirat ("Kvar oiratoj"). La alianco konsistis el kvar gravaj okcidentaj triboj: ĥoŝudoj, coroj, torgudoj kaj dorbetoj. Kolektive, la dorben-oiratoj serĉis poziciigi sin kiel alternativon al la mongoloj kiuj estis la heredantoj de Ĝingis-Ĥano.
Por la plenumo de la armeaj celoj, la tribo Dörben Oirat ofte integris najbarajn tribojn aŭ disigitajn branĉojn de ili mem tiel ke ne ekzistis granda diverseco en la kunmetaĵo de la alianco kun aliaj pli grandaj triboj dominantaj aŭ absorbantaj la pli malgrandajn. Pli malgrandaj triboj apartenantaj al la alianco inkluzivas la ĥoitojn, zaŝaĉinoj, bajidoj kaj mangitoj. La tjurkaj triboj en la regiono, kiel ekzemple la urianhajoj, telengetoj kaj la ŝoroj, ankaŭ ofte alianciĝis kun la Dörben Oirat.
Kune, tiuj triboj travagis la herbajn ebenaĵojn de Okcidenta Interna Azio, inter Lago Balkaŝo en nuna orienta Kazaĥio kaj lago Bajkalo en la nuna Rusio, nordo de centra Mongolio, kie ili libere starigis siajn jurtojn kaj konservis siajn brutaron, ŝafaron, ĉevalojn, azenojn kaj kamelojn.
La antikvaj antaŭloj de la oiratoj inkluzivas la keraitojn, naimanojn, merkitojn kaj la originajn oiratojn, ĉiuj tjurk-mongolaj triboj kiuj travagis okcidentan Internan Azion antaŭ ilia konkero de Ĝingis-Ĥano.
La vorto kalmuko
[redakti | redakti fonton]
La nomo "Kalmuko" estas tjurkdevena vorto kiu signifas "restado" aŭ "resti". Tjurkaj triboj eble uzis tiun nomon jam ekde la 13-a jarcento. Araba geografo Ibn al-Wardi estis dokumentita kiel la unua persono kiu uzis la esprimon rilate al oiratoj en la 14-a jarcento. La ĥojaoj de Kaŝgaro uzis la nomon por la oiratoj en la 15-aj jarcento. Rusaj skribaj fontoj menciis la nomon "tataroj de Kolmako" jam 1530, kaj kartografo Sebastian Münster (1488–1552) konturis la teritorion de la "Kalmukoj" en mapo kiu estis publikigita en 1544. La oiratoj mem, aliflanke, ne akceptis la nomon kiel sian propran.
Multaj provoj estis faritaj por spuri la etimologion de la nomo, de la orientalisto Peter Simon Pallas ĝis nuntempaj akademiuloj. Iu konjektis ke la nomo estis donita al la oiratoj en pli frua periodo kiam ili elektis resti en la Altaj-regiono dum iliaj tjurkaj najbaroj migris okcidenten. Aliaj kredas ke la nomo povas reflekti la fakton ke la kalmukoj estis la solaj budhanoj loĝintaj en plejparte islama regiono. Aliaj asertas ke la nomo estis donita al grupoj kiuj ne revenis al ilia malnova patrujo en 1771.
Loko
[redakti | redakti fonton]La kalmukoj loĝas precipe en la Kalmukio, respubliko de Rusio. Kalmukio situas en la sudorient-eŭropa parto de Rusio, inter la riveroj Volgo kaj Dono. Ĝi limas Dagestanon en la sudo; la Stavropolan regionon en la sudokcidento; kaj la Rostovan provincon kaj la Volgogradan provincon en la okcidento kaj la nordokcidento, respektive. Ĝia orienta limo estas la Astraĥana provinco. La sudorienta limo estas la Kaspia Maro.
Post la kolapso de Sovetio, granda nombro da kalmukoj, ĉefe la pli junaj, transloĝiĝis al pli grandaj urboj en Rusio, kiel ekzemple Moskvo kaj Sankt-Peterburgo pro la deziroj trovi pli bonajn eblecojn edukajn kaj ekonomiajn.
Religio
[redakti | redakti fonton]La kalmukoj estas la solaj loĝantoj de Eŭropo kies nacia religio estas budhismo. Ili akceptis budhismon komence de la 17-a jarcento kaj apartenas al la tibeta budhana branĉo konata kiel Gelugpao (Virta Maniero), ofte konata kiel la flavĉapela branĉo. Ĝi devenas de la hinda mahajana formo de budhismo. En la Okcidento, ĝi estas ofte konata kiel lamaismo, de la nomo de la tibetaj monaĥoj, la lamaoj. Antaŭ ilia konvertiĝo, la kalmukoj praktikis ŝamanismon.
Historie, la kalmuka pastraro ricevis la edukadon en la stepo aŭ en Tibeto. La lernantoj kiuj trapasis religian instruadon en la stepo kuniĝis al la kalmukaj monaĥejoj, kiuj estis gravaj instruejoj. Multaj el tiuj monaĥejoj funkciis en jurtoj. La oiratoj havis tendomonaĥejojn ĝenerale en la nuna orienta Kazaĥio kaj laŭ la migranta itinero kiu etendiĝis tra la tuta suda Siberio ĝis la rivero Volgo. Ili ankaŭ havis tendomonaĥejojn ĉirkaŭ la lago Isiko en la nuna Kirgizio.
La oiratoj ankaŭ konstruis ŝtonajn monaĥejojn en orienta Kazaĥio. Ekzemple, la restaĵoj de ŝtonaj budhanaj monaĥejoj estis trovitaj en Almalik kaj en Kizil. Krome, ekzistis granda budhana monaĥejo en Semipalatinsko (sep palacoj), de kiu devenas ĝia nomo. Restaĵoj de budhanaj monaĥejoj estis trovitaj en Ablaiket, proksime de Oskemeno, kaj en Talgaro, proksime de Almato, kaj en Sumbeo en la Narinkol-regiono, lime de Ĉinio.
Lingvo
[redakti | redakti fonton]Laŭ Robert G. Gordon, Jr., redaktoro de Etnologue: Lingvoj de la mondo, la kalmuk-oirata lingvo apartenas al la orienta branĉo de la mongola lingva dividado. Gordon klasifikas ĝin sub la oirat-ĥalĥa grupo, ĉar li asertas ke la kalmuk-oirata apartenas al la ĥalĥmongola, la nacia lingvo de Mongolio.
Aliaj lingvistoj, kiel ekzemple Nicholas N. Poppe, klasifikis la kalmuk-oiratan lingvogrupon kiel parton de la okcidenta branĉo de la mongola lingvo-dividado, ĉar la lingvo-grupo evoluis aparte kaj estas klara. Cetere, Poppe argumentas ke, kvankam ekzistas malgranda fonetika kaj morfologia diferenco, la kalmuka kaj la oirata estas du apartaj lingvoj. La grava distingo troviĝas en iliaj leksikonoj. La kalmuka lingvo, ekzemple, adoptis multajn vortojn de rusa origino. Sekve, plejparte leksike, la kalmuka estas klasifikita kiel malsama lingvo (Poppe 1970).
Laŭ loĝantaro, la gravaj dialektoj de la kalmuka estas la torguta, dorbeta kaj buzava (Bormanshinov 1990). Negravaj dialektoj inkludas la ĥoŝudan kaj olotan. La kalmukaj dialektoj varias iom, sed la diferencoj estas sensignifaj. Ĝenerale, la rusa lingvo malpli influis la dialektojn de la paŝtistaj nomadaj triboj de la Volgo-regiono.
En kontrasto, la dorbetoj kiuj migris de la Volgio ĝis la Salsk-Distrikto de la Don-regiono prenis la nomon Buzavo (aŭ kalkumoj de Don). La buzava dialekto evoluis ekde ilia proksima interagado kun rusoj. En 1798 la rusa registaro rekonis la buzavojn kiel Don-kozakoj, kaj armee kaj administre. Sekve de ilia integriĝo, la buzava dialekto transprenis multajn vortojn de rusa origino.
Dum la Dua Mondmilito, ĉiuj nebatalantaj kalmukoj en la Ruĝa Armeo estis ekzilitaj al Siberio kaj Centrazio, kie ili estis disigitaj kaj ne permesitaj paroli la kalmukan lingvon en publikaj lokoj. Kiel rezulto, la kalmuka lingvo ne estis formale instruita al la pli juna generacio de kalmukoj.
Post reveno de la ekzilo en 1957, la kalmukoj parolis kaj publikigis unuavice en la rusa. Sekve, la pli juna generacio de kalmukoj ĉefe parolas la rusan. En la lastaj jaroj, provoj estis faritaj fare de la Kalmuka Registaro por revivigi la kalmukan lingvon. En la butikoj kaj vendejoj ekzemple aperas afiŝoj en la kalmuka.
La provo revivigi la kalmukan lingvon spertis malsukcesojn. La rusa Broadcasting Corporation tranĉis elsendotempon asignitan al kalmuklingvaj programoj en radio kaj televido, elektante anstataŭe aĉeti produktitajn programojn, kiel ekzemple anglalingvaj produktadoj. Tiu iniciato estis farita por redukti produktokostojn.
Famaj kalmukoj
[redakti | redakti fonton]- Youri Djorkaeff. Piedpilkisto. Kalmukdevena pro la patro.
- Lenin. Kalmukdevena pro la patraj geavoj, Nikolai Ulianov (parte kalmuka) kaj Anna Ulianov (tute kalmuka).
- Kirsan Ilumĵinov. Ŝakludisto, multmilionulo kaj politikisto. Prezidanto de la Internacia Ŝak-Federacio.
