Astraĥana provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Astraĥana provinco sur la mapo de Rusio
Blazono de Astraĥana provinco
Flago de Astraĥana provinco
Enfluejo de Volga

Astraĥana provinco (ruse Астраханская область) estas provinco de suda Rusio en la Eŭropa parto de la lando. Ĝi fondiĝis en 1717 kiel sudorienta pinto de la tiama Imperio kaj ties limoj ege ŝanĝis el 1919 ĝis 1957 de kiam havas la nunajn limojn. Tiu provinco limas kun Kazaĥio. La plej parto de la loĝantaro praktikas aŭ deklaras sin ene de la Ortodoksa Eklezio, sed estas grava islama minoritato de kazaĥoj kaj tataroj kiuj atingas kvaronon (25 %). Ene de la provinco estas la lago Baskunĉak, kiu estas la ĉefa provizejo de salo por Rusio.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urboj de la provinco estas:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rin-dezerto (ruse Рын-пески, kazaĥe Нарын құмы, Narın qumı) estas dezerto en la Astraĥana provinco. Ĝi situas norde de la Kaspia maro kaj sudoriente de la Ĉevolga Altaĵo, inter la subaj riverfluoj de Volgo kaj Uralo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Astraĥana minejo estas la unika laŭ kapacito de libera gaso gasokondensata minejo kiu situas en Astraĥana provinco, 60 km norde de la urbo Astraĥano kaj estas parto de la Ĉekaspia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1976 kaj ekspluatata ekde 1986. La minejo liveras gason al la Astraĥana gasa uzino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]