Astraĥana minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astraĥana minejo
ruse Астраханское месторождение
Situo: Astraĥana provinco (Rusio)
Geografia situo 46° 0′ 0″ N, 48° 0′ 0″ O (mapo)4648Koordinatoj: 46° 0′ 0″ N, 48° 0′ 0″ O (mapo)
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Ĉekaspia naftogasa provinco
Malkovro: 1976
Ekspluatado: ekde 1986
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 2648,8 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 84,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Astraĥano
Information icon.svg
vdr

Astraĥana minejo estas la unika laŭ kapacito de libera gaso gasokondensata minejo kiu situas en Astraĥana provinco (Rusio), 60 km norde de la urbo Astraĥano kaj estas parto de la Ĉekaspia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1976 kaj ekspluatata ekde 1986. La minejo liveras gason al la Astraĥana gasa uzino.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la samnoma volbo, kiu estas grava tektona elemento en sud-okcidenta parto de Ĉekaspia sineklizo de Orienteŭropa kratono. La Astraĥana volbo respondecas al elstaraĵo de la kristala fundamento, kies surfaco en la centra parto kuŝas je la fundo 8-9 km, dum la randoj je 11-12 km. La volbo havas longon 140-180 km, larĝon 100-140 km, amplitudon 2-3 km. Ĝin kontrolas muroforma levaĵo, kies grandeco laŭ nivellinio -4200 m estas 110 x 45 km, amplitudo pli ol 400 m. Sur la surfaco la minejo dividiĝas je du partoj: la Dekstraborda kaj Maldekstraborda.

En sekco de la sedimenta kapoto apartigeblas du strukturo-tektonaj etaĝoj: la subsala (la rifeano-paleozoika) kaj la salokupola (malsupra permiokvaternaro).

En la subsalaj sedimentaĵoj produktohavaj estas organodevenaj karbonataj sedimentaĵoj de la baŝkira ŝtupo de meza karbonio, tegmentitaj de tavolaro de argilo-sicilio-karbonataj rokaĵoj de la aselo-artina aĝo (permio). La hidrokarbona kolektujo estas formita de la organdeveno-rompoŝtonaj kalkoŝtonoj de la poraj, poro-kavernaj kaj fendaj tipoj. La efika gasohava dikeco en la centra parto estas 101 m, en la Maldekstraborda 76,4 m, poreco 9,18-8,37%, penetrebleco 0,001 mkm². La komenca tavolpremo estas 61,06 MPa, tavola temperaturo 109 °C.

Konsisto de la gaso: metano 51,67%, etano 2,45%, propano 0,92%, butano 0,59%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 3,65%, sulfuracido 25,34%, karbondioksido 14,62%, azoto 0,74%, heliumo 0,02%. La eventuala enhavo de gasokondensato estas 22,1 gramoj/m³, denseco 810 kg/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 2648,8 miliardoj da kubaj metroj, la suma elminigado atingis 84,7 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Астраханское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 26. ISBN 5-85270-327-3.