Hidrokarbona kolektujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hidrokarbona kolektujo estas rokaĵo, kiu havas maplenaĵojn kies filtro-kapacitaj ecoj ebligas enspacigi fluaĵojn kaj garantias ilian moveblecon. Por minado gravas ankaŭ aliaj rokaĵaj ecoj kiel: dikeco, etendiĝo laŭ areo kaj sekco.

Oni povas decidi ĉu iu rokaĵo estas hidrokarbona kolektujo aŭ ne, laŭ ĝiaj penetrebleco kaj kapacito, kiuj dependas de poreco, kaverneco kaj fendeco. Utileco por la hidrokarbonoj kapacito dependas de postlasa akvonaftosaturiĝo.

Klasifikoj[redakti | redakti fonton]

Litologia klasifiko:

La ĉefaj hidrokarbonaj resursoj estas ligitaj al la terigenaj kaj karbonataj kolektujoj.

Tpoj de la kolektujoj:

  • la pora (granula)

Ĝi karakteriziĝas per intergrajnaj poreco kaj penetrebleco. La poroj kun diametro malpli 1 mm kreas la homogenan poromedion en kiu okazas filtrado. Grandeco de la poroj dependas de la grandeco kaj formo de la rompoŝtonoj, de ilia kuŝdenseco kaj interkroĉiĝo. Al tiu ĉi tipo apartenas ĉefe la rompaĵaj grejso-aleŭrolitaj rokaĵoj kaj kelkaj tipoj de la karbonataj grejsoj. Putoj en tia kuŝejo elminigas similan kvanton da fluaĵoj. Plejparto da tutmondaj hidrokarbonaj resursoj estas ligitaj al tiaj kolektujoj.

La kaverneca subtipo (speco de tiu pora) havas malplenaĵojn de neregula aŭ izometria formoj, kun diametroj pli 1 mm, kiuj kreas nehomogenan porosistemon. Plej ofte ili renkontiĝas en la karbonataj kaj efuziaj rokaĵoj. Putoj en tia kuŝejo elminigas malsimilan kvanton da fluaĵoj.

  • la fenda

En tiaj kolektujoj volumeno de la fendoj superas tiun de la poroj. Ili ofte renkontiĝas en la karbonataj, terigenaj, vulkandeveno-sedimentaj rokaĵoj kaj en la rokaĵoj de la kristala fundamento de la platformoj. Putoj en tia kuŝejo elminigas malsimilan kvanton da fluaĵoj.

  • la miksita

Ĝi inkluzivas la fendo-porajn kaj poro-fendajn tipojn. La ujo estas sistemo de poroj, fendoj kaj kavernaĵoj. La fenda penetrebleco dominas super tiu pora. La miksita tipo renkontiĝas ĉefe en la karbonataj kaj malpli ofte en argilaj rokaĵoj. Putoj en tia kuŝejo elminigas malsimilan kvanton da fluaĵoj.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Oni esploras la hidrokarbonajn kolektujojn per la geofizikaj putesploraj metodoj kaj laboratoria analizo, konsiderante ĉiujn geologiajn datumojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Дахнов, А. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Коллектор нефти и газа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 190. ISBN 5-85270-327-3.
  • Мала гірнича енциклопедія : у 3 т. / за ред. В. С. Білецького. — Д. : Східний видавничий дім, 2004—2013.
  • Бойко В. С., Бойко Р. В. Тлумачно-термінологічний словник-довідник з нафти і газу. Тт. 1-2, 2004—2006 рр. 560 + 800 с.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]