Libera gaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libera gaso estas la materistato de la gasaj komponantoj, en kiuj partikloj de gaso (molekuloj, atomoj) moviĝas libere, samkvante plenigante kaze de manko de la eksteraj fortoj la tutan haveblan volumenon en la porecaj kaj fendecaj rokaĵoj, en la atmosfero.

Libera gaso povas troviĝi super nafto en naftotavolo aŭ en iu rezervujo super likvaĵo (akvo, nafto ktp) ekvilibre al la sama gaso en diluita stato. Ĝi povas eliĝi el karbontavoloj. Libera gaso povas transiri al la ligita (sorbita) stato kaj inverse. Ĝi povas eliĝi flue tra naturaj truoj al la tersurfaco, esti forĵetata sub alta premo el vulkanaj krateroj dum erupcioj ktp.

Ekzistas kelkaj klasifikoj de liberaj gasoj.

Laŭ kondiĉoj de ilia ĉeesto en la naturo:

Laŭ statoj:

  • la gasogena;
  • la gasakumulila (la gasamasiĝo):
  • la cirkulacia (la aera);
  • la miksita.

Laŭ kemia enhavo:

kaj aliaj.

Ĉiu tipo renkonteblas en naturo en la pura kaj miksita statoj.

Grandaj, industrie gravaj amasiĝoj de libera gaso estiĝas en litosfero. Ili havas jenan kemian enhavon: miksaĵo de la hidrokarbonoj (de CH4 ĝis C5H12), azoto (N2), karbondioksido (CO2), sulfuracido (H2S), hidrogeno (H2), heliumo (He), karbonoksido (CO), argono (Ar), vaporoj de hidrargo (Hg) ktp.

Libera gaso de la hidrokarbona tipo (en kiu dominas metano dum enhavo de la pezaj hidrokarbonoj malaltas — proksimume 0,1%) estas la seka gaso. Se enhavo de la metanaj homologoj estas 1 ĝis 5% libera gaso nomiĝas la duonseka. Se enhavo de la metanaj homologoj egalas al aŭ superas 25%, ĝi nomiĝas la grasa gaso. Ju pli altas premo kaj temperaturo, des pli altas enhavo de la hidrokarbonoj en libera gaso. Dum la ekspluatado de la kuŝejoj de libera gaso povus okazis sedimentiĝo de likvaj hidrokarbonoj (gasokondensato) en tavolo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Свободный газ // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 395. ISBN 5-85270-327-3.