Oiratoj
Oiratoj (en mongola: Ойрад, Oirad, mongola prononco: [ɔiˈrɑt] aŭ Ойрд, Oird; en kalmuka lingvo: Өөрд; iam ankaŭ Eleutoj)[1] estas la plej okcidenta grupo de Mongoloj kies prahejmo estas en la altaja regiono de Siberio, Ŝinĝango kaj Okcidenta Mongolio.
Historie la Oiratoj estis komponitaj de kvar ĉefaj triboj: nome Ĝungaroj (Ĥoros aŭ Olotoj), Torgutoj, Dorbodoj kaj Ĥoŝutoj. Aliaj minoraj triboj estis: Ĥoid, Baĝadoj, Mjangad, Zaĥĉin, Baatud.
La modernaj Kalmukoj de Kalmukio ĉe la Kaspia Maro en sudorienta Eŭropo estas Oiratoj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Owen Lattimore, The Desert Road to Turkestan. (Ĉe Lattimore, Euleuths estas "the great western group of tribes which marks in all probability a primitive racial cleavage" (p. 101 en eldono de ĉirkaŭ 1929). Lattimore poste (p. 139 referencas al Samuel Couling de Encyclopaedia Sinica (1917), laŭ kiu la literumado "Eleuth" estas de francaj misiistoj, reprezente sonon de io kia Ölöt. En ĉina, sama nomo estis transskribita pinjine: Elute; mongole: Olot.)