Nordorienta Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
For-orienta federacia regiono (markita) nome norda parto de Nordorienta Azio.
Mapo de suda parto de Nordorienta Azio.)

Nordorienta Azio aludas al nordorienta subregiono de Azio.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

La difino de Nordorienta Azio (plej ofte kaj precize konata kiel Orienta Azio) ne estas stata, sed ofte ŝanĝas laŭ la kunteksto en kiu ĝi estas uzata.

En geopolitiko, la usona organizo Council on Foreign Relations difinas Nordorientan Azion kiel formata de Japanio, kaj Koreio.[1] Ĉinio, Mongolio kaj plej Orienta Rusio estas ofte inkluditaj en geopolitika studado de la regiono je etendo ke iliaj interesoj kaj politikoj interagadas kun tiuj de Japanio kaj Koreio. La Japana Maro/Orienta Maro, la Flava Maro, kaj foje la Orientĉina Maro kaj la Oĥotska maro estas inkluditaj en studado pri tiu regiono.

En ofta uzado, tamen, la termino Nordorienta Azio tipe inkludas Ĉinion.[2][3] En tiu formo, la kernaj landoj kuj konstituas Nordorientan Azion estas Ĉinio, Japanio, kaj Koreio.[4]

La Ekonomika Esplorinstituto por Nordorienta Azio difinas la regionon kiel konsistanta el "Ĉinio, Japanio, Koreioj, Mongolio, kaj orientaj regionoj de Rusia Federacio."[5] La Monda Banko referencas al la "tri ĉefaj ekonomioj de Nordorienta Azio, t.e. Ĉinio, Japanio, kaj Suda Koreio", kaj ankaŭ agnoskas pli larĝan difinon kiu enhavas Ĉinion (inklude Hong Kong kaj Makao), Tajvano, Japanio, Koreiojn, Mongolio, kaj Rusia Fora Oriento kaj Siberio.[6]

En biogeografio, Nordorienta Azio ĝenerale referencas svage al la areo de Japanio, la Korea Duoninsulo, Nordorienta Ĉinio, kaj Rusia Fora Oriento inter la Lago Bajkalo en Centra Siberio kaj la Pacifiko. Por pli larĝa konsidero de Nordorienta Azio, vidu.[7]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nordorienta Azio estas unu el plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo. Ĝi estas ankaŭ unu el ĉefaj politikaj centroj kaj havas gravan influon en la internacia mondo.

Bio-geografio[redakti | redakti fonton]

Nordorienta Azio estas ĉefe kovrita per moderklimataj arbaroj kaj herbejoj. Estas grandA Kontrasto en temperaturoj inter somero kaj vintro. Ĝi estas ankaŭ montara areo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Northeast Asia en la angla Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Northeast Asia." Council on Foreign Relations. Konsultita la 10an de Aŭgusto, 2009.
  2. "Northeast Asia dominates patent filing growth." Konsultita la 8an de Aŭgusto, 2001.
  3. "Paper: Economic Integration in Northeast Asia." Konsultita la 8an de Aŭgusto, 2011.
  4. Gilbet Rozman (2004), Northeast asia's stunted regionalism: bilateral distrust in the shadow of globalization. Cambridge University Press, pp. 3-4
  5. Economic Research Institute for Northeast Asia. (1999) Japan and Russia in Northeast Asia: Partners in the 21st Century. Greenwood Publishing Group.
  6. . Integration of Markets vs. Integration by Agreements. Policy Research Working Paper. World Bank.
  7. http://www.asianperspective.org/articles/v34n4-i.pdf

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Narangoa, Li, kaj Robert Cribb. Historical Atlas of Northeast Asia, 1590-2010: Korea, Manchuria, Mongolia, Eastern Siberia (2014)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]