Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj
pensfabriko
Komenco 29-a de julio 1921 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Harold Pratt House
Agareo

ekstera politiko

Fondinto(j) Edward Mandell House • Paul Warburg • Otto Hermann Kahn • Walter Lippmann vd
Ĉefestro(j) Michael Froman • Henry Kissinger vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj (angle Council on Foreign Relations, akronime CFR) estas privata, membrec-bazita kaj nepartia organizaĵo kun ĉefsidejo en Novjorko, establita en 1921. La organizaĵo estis influa kiel pensfabriko por usona ekstera politiko ekde la tagoj de prezidanto Woodrow Wilson, kaj daŭre estas konsiderita tre influa [1].

Alia filio situas sur F-strato en la tuja najbareco de la Blanka Domo en la usona ĉefurbo Vaŝingtono.

La organizaĵo eldonas la revuon Foreign Affairs ĉiun duan monaton. Ĝi ankaŭ direktas la The David Rockefeller Studies Programme, kiu influas eksteran politikon farante rekomendojn al la prezidenta administracio kaj la diplomatia komunumo, atestante antaŭ la Kongreso, interagante kun la amaskomunikilaro, kaj eldonante pri eksteraj aferoj.

Ĝiaj membroj, kiuj nombras pli ol 5,000, inkluzivis altrangajn politikajn oficialulojn, pli ol dekduon de ŝtatsekretarioj, CIA- direktorojn, bankistojn, advokatojn, profesorojn, kaj eminentajn amaskomunikilojn. La CFR antaŭenigas tutmondiĝon, ŝtatkapitalismon, la redukton de financaj regularoj pri transnaciaj entreprenoj, kaj ekonomian firmiĝon en regionaj blokoj kiel ekzemple NAFTA aŭ la Eŭropa Unio kaj evoluigas registarajn politikojn kiuj reflektas tiujn celojn [1].

CFR-renkontiĝoj kunigas registaroficistojn, tutmondajn komercgvidantojn, kaj protrudajn membrojn de la inteligenteco kaj eksterpolitika komunumo por diskuti internaciajn temojn [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Council on Foreign Relations – CFR
  2. «Bienvenida del presidente». («Sobre CFR»), con un hipertexto a «History Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071012062131)».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]