Zavĥan
Aspekto
| Zavĥan | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Situo | en Mongolio |
| Longeco | 670 km |
| Fluo | |
| Fonto | Ĥangaj-montaro |
| Enfluejo | en la lagon Ĥjargas |
| Geografio | |
La rivero Zavĥan (mongole Завхан гол, Zavxan gol, laŭ elparolo [Zavĥan gol]) estas rivero de Mongolio. Ĝi fontas en la Ĥangaj-montaro, kaj enfluas la lagon Ĥjargas. La plena riverlongo estas 670 km, tiel ĝi estas kvara plej longa rivero de Mongolio (post Orĥon, Ĥerlen kaj Tuul).



