Tuul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tuul
la rivero fluanta tra la nacia parko Gorhi-Terelj
la rivero fluanta tra la nacia parko Gorhi-Terelj
Bazaj informoj
Situo en Mongolio
Longeco 710 km
Akvokolekta areo 49 840 km²
Fluo
Fonto Hentij-montaro
Enfluejo en la riveron Orĥon
Geografio
v  d  r
Information icon.svg
La rivero Tuul trairas la urbon de Ulaanbaatar.

La rivero Tuul (mongole Туул гол, Tūl gol, laŭ elparolo: tu:l gal) estas grava rivero en meza kaj norda Mongolio. Ĝia akvokolekta areo estas 49 840 km², ĝia longo 704 km.

Ĝi fontas en la Hentij-montaro, sur areo de la Nacia Parko Gorhi-Terelj kaj tuŝas eĉ Ulanbatoron, ĉefurbon de Mongolio. Ĝi fluas tra la Nacia Parko Hustajn Nuru, poste alfluas la riveron Orĥon. Ĝi estas glacikovrita inter mezo de novembro kaj aprilo, sed ĝi ne estas perŝipe navigebla eĉ krom tiu periodo.

La poluakvo de Ulanbatoro kaj de orminejoj kaj aliaj metalminejoj kaŭzas medipoluadon. Krom tio, gravas ankaŭ la enlavado de aliaj surfacaj poluaĵoj (rubaĵoj, bestaj kadavroj ktp.).