Saltu al enhavo

Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝanhaja Kunlabora Organizo)
Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo
emblemo
interregistara organizaĵo
kvinopo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de junio 2001 vd
Antaŭe Shanghai Five vd
Sidejo Pekino
Ĝeneralaj
Sekretarioj
Nurlan Yermekbayev (en) Traduki (2025)
Zhang Ming (mul) Traduki (20222025)
Vladimir Norov (en) Traduki (20192021)
Rashid Alimov (en) Traduki (20162018)
Dmitry Mezentsev (en) Traduki (20132015)
Muratbek Imanaliyev (en) Traduki (20102012)
Bolat Nurgaliyev (en) Traduki (20072009)
Zhang Deguang (en) Traduki (20042006) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

rusa lingvo
ĉina lingvovd

Filioj Regiona Kontraŭterorisma Strukturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ĉine 上海合作组织; ruse Шанхайская организация сотрудничества, ŜKO aŭ angle SCO pri angle Shanghai Cooperation Organization) estas regiona internacia organizaĵo.

La organizaĵo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizaĵo en Ŝanhajo.

Barato kaj Pakistano membriĝis al ŜKO la 9-an de junio 2017 en Astano, Kazaĥio.

Irano membriĝis al ŜKO en 2023 kaj Belorusio en 2024.

Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizaĵo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.

Du landoj membras en la organizaĵo kiel ŝtatoj-observantoj: Afganio kaj Mongolio.

Kunvenoj de la ŝtatestroj de la membraj ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]
DatoŜtatoUrbo
114-a/15-a de junio 2001Ŝanhajo
27-a de junio 2002Sankt-Peterburgo
328-a/29-a de majo 2003Moskvo
417-a de junio 2004Taŝkento
55-a de julio 2005Astano
614-a/15-a de junio 2006Ŝanhajo
716-a de aŭgusto 2007Biŝkeko
828-a de aŭgusto 2008Duŝanbeo
915–16-a de junio 2009Jekaterinburgo
1010–11-a de junio 2010Taŝkento[1]
1114–15a de junio 2011Astano[2]
126-7-a de junio 2012Pekino
1313-a de septembro 2013Biŝkeko
1411–12-a de septembro 2014Duŝanbeo
159–10-a de julio 2015Ufa
1623-24-a de junio 2016Taŝkento[3]
178–9-a de junio 2017Astano
189-10-a de junio 2018Cindao
1914-15-a de junio 2019Biŝkeko
2010-a de novembro 2020(retkunveno)
2116–17-a de septembro 2021Duŝanbeo
2215–16-a de septembro 2022Samarkando
234-a de julio 2023(retkunveno)
243–4-a de julio 2024Astano
2531-a de aŭg.-1-a de septembro 2025Tjanĝino

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Joint Communiqué of Meeting of the Council of the Heads of the Member States of the Shanghai Cooperation Organisation. Shanghai Cooperation Organisation. Arkivita el la originalo je 10 July 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-10. Alirita 2017-10-22 .
  2. Tang Danlu. "SCO vows to strengthen cooperation with its observers, dialogue partners", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 11 June 2010. Kontrolita 11 June 2016.
  3. Song Miou. "Uzbekistan to host 16th SCO summit in 2016 (ŜKO en Uzbekio en 2016)", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 10 July 2015. Kontrolita 11 June 2016.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]