Väinämöinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Väinämöinen
diaĵo • duondio • legenda heroo
Verko Kalevala
Informoj
Sekso vira
Patrino Ilmatar
vdr

Väinämöinen (prononco en finna [ˈʋæinæˌmøinen]) estas dio, heroo[1] kaj la centra rolulo en finna folkloro kaj la ĉefa rolulo en la nacia eposo Kalevala. Lia nomo devenas el la Finna vorto väinä, signife roja banejo. Väinämöinen estis priskribita kiel maljuna kaj saĝa viro, kaj li posedas povan, magian voĉon.

Robert Wilhelm Ekman: Väinämöinen
Väinämöinen (la blankbarbulo) defendas sian boaton kontraŭ la virinaĉoj, pentraĵo de Akseli Gallen-Kallela.

Li estas ŝamana heroo kiu kapablas kanti magie. Lin naskis la Virgulino de la Aero, kaj li helpis krei la teron. Multaj el liaj vojaĝoj similas al ŝamanaj vojaĝoj, precipe kiam li vizitas la stomakon de la tergiganto Antero Vipunen por trovi la ĝustajn vortojn por krei boaton. Li ludas kantelon (kantele), finna kordinstrumento ludata kiel citro. Unu el liaj kanteloj estas farita el la maksela osto de giganta ezoko. Li neniam trovas edzinon (unu el liaj virinoj anstataŭe dronas sin) kaj ŝtelas de la norda popolo la magian muelejon Sampo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siikala, Anna-Leena. (2013) Itämerensuomalaisten mytologia. Finnish Literature Society. ISBN 978-952-222-393-7.

Literaturo[redakti | redakti fonton]