Diskuto:Kalevala

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto diras pri Kalevala ke ĝi estas ofte nomata la "finna nacia epopeo". Tamen, en la navigilo estas ligo al "popolaj eposoj". Je la fino, estona Kalevipoeg nomiĝas "eposo". Devas esti iuspeca diferenco inter la du nocioj, kaj ni estu koheraj ĉi tie, ĉu ne? Ĉu iu scias, kio ĝustas?

--Vikipediisto:bab 16:45, 17 sep. 2003‎ (UTC)

Laŭ la Nova PIV:

epopeo Verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto. [...] Kalevala [...]

eposo La rakonta poezio, sen speciale heroa signifo: la kavaliraj eposoj; el malnovaj eposaj kantoj Lönnrot kompilis la epopeon "Kalevala".

Bertilow 20:12, 17. Sep 2003 (UTC)

Fakte, kaj ankaŭ jam laŭ la "malnova PIV" de 1970. Estas bedaŭrinde ke la multlingva vikipedio ŝajne nur antaŭvidas unu artikolon por ambaŭ - oni simple tradukas la konceptaron germane al Epos kaj france al Épopéekaj simple ŝajnigas ke estus la sama. Sekve ankaŭ en la esperantlingvaj paĝoj oni kutime intermiksas ambaŭ vortojn en misa kredo ke ili estus sinonimoj. Mi nun almenaŭ klarigis la esperantan diferencon en la artikolo "epopeo". Sed, se ni simple kreos duan artikolon "eposo", kio ĝustus laŭ PIV, tiam ni havos probable tutsolan artikolon sen alilingvaj ekvivalentoj.

La germana artikolo ankoraŭ pseŭdosaĝe komencas sian artikolon "Das Epos (altgriechisch ἔπος „Wort, Vers“, dann auch „die Erzählung, das Gedicht“; Mehrzahl: Epen), veraltet die Epopöie (von ἐποποιΐα epopoiïa „die Versschöpfung“)"... "La eposo (malnovgreke ἔπος "vorto, verso", tiam ankaŭ "la rakonto, la poemo"; pluralo: eposoj), malmoderna, ne plu uzata vorto "epopeo" (el ἐποποιΐα epopoiïa "la kreado de verso")...". Sed tio ekster la germana lingvo ne ĝustas. Kaj la franca lingvo neniel estas " malmoderna, ne plu uzata" lingvo, kvankam ŝajne ankaŭ ĝi nur havas unu vorton por ambaŭ konceptoj. ThomasPusch (diskuto) 22:25, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ofte okazis en la historio de Esperanto, ke por unu afero diversaj homoj kreis diversajn vortojn; nur post iom da tempo evidentiĝis, ke unu el tiuj novaj vortoj fariĝas "akceptita" neologismo dum la aliaj ne plu uziĝas: ekz-e inter komputero, komputoro, kompjutro, komputatoro k.s. la vorto komputilo fariĝis la kutima vorto. Ne surprizus min, se kun la paso de la jaroj aŭ eĉ de la jardekoj, inter eposo kaj epopeo, vortoj pli-malpli sinonimaj kreitaj, eble, la unu de germanlingvano kaj la alia de franclingvano, unu fariĝos la kutima esprimo kaj la alia arkaismiĝos. — Tonymec (diskuto) 11:52, 24 nov. 2023 (UTC)[Respondi]