Elias Lönnrot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elias Lönnrot
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1802 (1802-04-09)
en Sammatti
Morto 19-an de marto 1884 (1884-03-19) (81-jaraĝa)
en Sammatti
Lingvoj finna
Loĝloko Grandprinclando Finnlando • Hövelö
Ŝtataneco SvedioGrandprinclando Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Reĝa Akademio de Åbo (Turku) • Imperial Alexander University • Universitato de Turku
Familio
Edz(in)o Maria Piponius
Parencoj Miina Lönnrot
Okupo
Okupo vortaristo • lingvistopedagogoverkisto • poeto • himnoverkisto • kuracisto-verkisto • botanikisto • folkloristo • kuracisto • filologo • kolektanto
Verkoj Kalevala
vdr
Desegnaĵo de Eva Ingman pri Lönnrot

Elias Lönnrot (naskiĝis la 9-an de aprilo 1802 en Sammatti, mortis la 19-an de marto 1884 samloke) estis finna kuracisto kaj kultura aganto, i.a. kompilinto de Kalevala.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lönnrot naskiĝis kiel filo de ŝuisto kaj fariĝis studento en 1822 kaj studis en Turku. En 1828 post la incendio en Turku li ekiris al sia unua poemkolekta ekskurso al Tavastio kaj Savonio, kaj plu ĝis Karelio. Post reveno al Helsinki li publikigis unuajn kajerojn pri finna popola poezio.

Li estis la dua patro de finna skriba lingvo apud Mikael Agricola. Krom kolektado de Kalevala li inventis novajn vortojn kaj kompilis vortarojn.

Lönnrot doktoriĝis en 1832 kaj poste li laboris kiel distrikta kuracisto en Kajaani. Li estis la sola kuracisto en distrikto de 4 000 homoj. De Kajaani li faris poemkolektajn vojaĝojn al rusia Karelio kaj diversaj partoj de Finnlando. La unua versio de Kalevala pretiĝis en 1835-1836 kaj la dua, pliampleksigita eldono en 1849. Lia finna-sveda vortaro aperis en 1866-1880.

Li estis ankaŭ botanikisto kaj verkis la unuan botanikan libron en la finna Flora FennicaSuomen Kasvisto en 1860. La dua, pliampleksigita versio, farita kun Thiodolf Sælan aperis en 1866.

En la finna 500-marka monbileto aperis bildo de Lönnrot.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]