Mikael Agricola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikael Agricola
Episkopo de Åbo/Turku
Mikael Agricola, desegnita de Albert Edelfelt
Mikael Agricola, desegnita de Albert Edelfelt
Regado 15541557
Antaŭulo Martin Skytte (katolika)
Sekvanto Petrus Follingius
Ceteraj titoloj unua protestantisma episkopo en Finnlando
patro de la finna skriblingvo
Persona informo
Naskonomo Mikael Olofsson Agricola
Naskiĝo proksimume en 1507
en Pernå, finne Pernaja, en suda Finnlando, tiam parto de  Svedio
Morto la 9-an de aprilo 1557
en Nykyrka/Uusikirkko, Karelio, (nun Poljani en Rusio)
Tombo Viborg vd
Religio Luteranismo
Etno finnoj vd
Lingvoj finnalatina vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Wittenberg
Ordinado ca 1531
Konsekrado 1554 fare de Botvid Sunesson en Strängnäs
Profesio
Okupo lingvistopastrotradukisto • teologo • poeto • tradukisto de Biblio vd
Laborkampo teologiopoeziolingvistikolintelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikael Olavi AGRICOLA (naskiĝis proksimume en 1507 en Pernå (fi. Pernaja) en suda Finnlando, mortis la 9-an de aprilo 1557 en Nykyrka/Uusikirkko (nun Poljani en Rusio) proksime al Viborg) estis episkopo kaj tradukinto de la Nova Testamento al la finna lingvo. Li estas konsiderata la patro de la finna skriblingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mikael Agricola estis filo de sudfinnlanda bienulo, kaj komencis sian lernejan karieron en Viborg. Li frue transiris al protestantismo kaj en 1529 iĝis sekretario de la episkopo Martin Skytte en Åbo/Turku. Li studis teologion kaj lingvojn en Wittenberg ĉe kaj Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono dum 1536-39. Post ekzameniĝo kiel magistro li revenis al Åbo/Turku por iĝi rektoro ĉe la katedrala lernejo. Tiun postenon li havis ĝis 1548, kiam li eklaboris kiel helpanto de episkopo Skytte ĝis ties forpaso en la fino de 1550. En 1554 li mem ricevis la postenon de episkopo en Åbo/Turku, kaj tiel iĝis la unua protestantisma episkopo en Finnlando.

Patro de la finna skribolingvo[redakti | redakti fonton]

La ABC-libro

Li estas ofte nomata la patro de la finna skribolingvo, ĉar li publikigis la unuajn presitajn librojn en la finna. Tiuj naŭ verkoj estis presitaj en la reĝa presejo en Stokholmo dum la periodo 1543-1552, kaj starigis normon por la skriba lingvo. La unua libro estis ABCkiria ("ABC-libro"), kiu enhavis kelkajn gravajn tekstojn pri la kristana religio, interalie la dek ordonojn, la preĝon Patro nia kaj la Kredon. Poste venis la proksimume 900-paĝa preĝolibro Rucouskiria en 1544, kaj post ĝi lia traduko de la Nova Testamento, Se Wsi Testamenti en 1548.

Ne estas klare, ĉu lia hejmlingvo estis sveda au finna. Lia hejma vilaĝo estis svedlingva, sed povas esti, ke lia patrino devenis de finnlingva regiono pli distance de la marbordo. Kelkaj trajtoj en lia lingvaĵo aludas al infanaĝa influo de la enlanda dialekto, sed ankaŭ de la estona, eĉ se lia finna lingvaĵo ĉefe baziĝas sur la dialektoj en la sudokcidento. Estas klare, ke li facile lernis lingvojn, do povas esti ke lia flua kaj idiome riĉa finna lingvo estis lernita post la frua infanaĝo.

Lia mortotago, la 9-a de aprilo, estas festata kiel la tago de la finna lingvo en Finnlando.

La paco en Novgorod[redakti | redakti fonton]

Post la milito de Gustavo Vasa en Rusio ĉirkaŭ la jaroj 1555-1556 Mikael Agricola en februaro 1557 estis sendita kiel ano de delegacio al Rusio por interkonsenti pri kondiĉoj de paco. La intertraktadoj estis sukcesaj kaj la pactraktato estis subskribita en Novgorod la 2-an de aprilo 1557, sed Mikael Agricola forpasis la 9-an de aprilo en sia sledo, dum la revena vojaĝo.