Alvar Aalto
Hugo Alvar Henrik AALTO | |
---|---|
Alvar Aalto kun sia edzino Elissa en 1950 | |
Persona informo | |
Nomo | Hugo Alvar Henrik AALTO |
Dato de naskiĝo | 1898 |
Naskiĝloko | Kuortane |
Dato de morto | 1976 |
Mortoloko | Helsinki |
Mortokialo | kardivaskulsistema malsano [+] |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | arkitekto |
Geografio | |
Ŝtato | Finnlando |
Familio | |
Edz(in)o | Aino Aalto, Elissa Aalto [+] |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | finna lingvo [+] |
Parolata lingvo | finna lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | |
Retpaĝo | https://www.alvaraalto.fi [+] |
Portalo pri Homoj | |
Alvar Aalto naskiĝis la 3-an de februaro 1898, mortis la 11-an de majo, 1976, estis mondfama finnlanda arkitekto. Aalto konatiĝis ankaŭ kiel urboplanisto, kaj kiel desegnisto de modernaj mebloj.
Inter liaj konstruaĵoj elstaras inter alie la Teknologia Universitato de Helsinko aŭ la Aalto-Teatro en Essen (Germanio).
Li multe amis Italion, en kiu li kutimis pasigi ĉiujare multajn monatojn, precipe en Toskanio, kiun li trairadis desegnante ĝiajn antikvajn konstruaĵojn.
En Italio li konstruis preĝejon en Riola di vergato (Emilio, Italio), verko, kiu atestas pri ĉi tiu eksterordinara artisto.
La preĝejo difinita "aŭtentika teknologia veto" estas konkreta kaj sugestia, per siaj senprecedentaj arkaĵoj kaj velformaj strukturoj. Ĝi prezentas la efektiviĝon de io, kiu ŝajnis nerealigebla, ĉar neniam, ĝis tiam, oni faris en tiaj proporcioj antaŭfabrikitan verkon, laŭ, por tiu tempo, tiel avangarda konceptado, ke oni devis porokaze krei la fabrikinstrumentojn. La projekto estas de 1967, kaj la konstruado komenciĝis dek jarojn poste.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Alvar Aalto at The Internet Name Database Arkivigite je 2007-05-19 per la retarkivo Wayback Machine