Serio Sm6 de Karelian Trains
Sm6 | |
---|---|
Sm6 trajno ĉe la stacidomo de Helsinki | |
Nomo kaj tipo | |
Alia nomo | Allegro |
Tipo | Elektra motortrajno |
Servado | |
Servado | 2010 - |
Fervoja operatoro | Karelian Trains |
Linioj | Helsinko – Sankt-Peterburgo |
Nombro de servantaj trajnoj | 4 |
Produktado | |
Produkta lando | Italio |
Produktisto | Alstom |
Fabriko | Savigliano |
Modelo | Pendolino |
Nombro de konstruitaj trajnoj | 4 |
Formacio | 7 vagonoj, longeco 184 800 mm |
Konstrujaroj | 2009 - |
Trajtoj | |
Longeco | 25000 mm / 27200 mm |
Larĝeco | 3200 mm |
Alteco | 4270 mm |
Interna alteco | 1270 mm |
Platforma alteco | 550 mm / 1100 mm |
Pordoj | 12+12 |
Maksimuma rapido | 220 km/h |
Kapacito | 337 + 2 handikapuloj + 38 en restoracio |
Elirpovumo | 5500 kW |
Ŝpuro | 1524 / 1520 |
Kurenta sistemo | 25 kV AC 50 Hz / 3kV DC |
Sm6 aŭ Allegro estas grandrapida trajno kun kliniĝa ĉasio. La fabrikanto de la trajno estas Alstom. Karelian Trains la komuna firmao de la Finnaj Fervojoj (en finna VR-yhtymä) kaj la Rusaj Fervojoj (ruse: Российские железные дороги) posedas kvar trajnojn.
Sm6 similas Sm3 trajnon sed reprezentas pli novan generaracion.
Ĉar la elektraj fortoj por trajnoj malsimilas en Finnlando kaj en Rusio, Sm6 havas du kurentajn sistemojn kaj sistemojn kiuj kontrolas veturadon laŭ ambaŭ landoj.
La trajno havas sep vagonojn: unu kupeon por unua klaso, kvin duaklaskupeojn kaj restoracivagonon. La trajno havas ankaŭ okupon por konduktoroj kaj propran kupeon por landlimaj aŭtoritatuloj.
La traklarĝo de Allegro, 1522 mm estas iomete pli mallarĝa ol en Finnlando (1524 mm) kaj iomete pli larĝa ol en Rusio (1520 mm). La plej granda rapideco de la trajno estas 220 km/h.
La trajno komencis sian trafikadon laŭ la horaro je la 12-a de decembro 2010. Ĝi kompensis du malnovajn trajnojn; Sibelius kaj Repin kiuj antaŭe veturis de Helsinko ĝis Sankt-Peterburgo.
Bazaj Informoj[redakti | redakti fonton]
- Nomo: Sm6 (Allegro)
- Tipo: Elektra motortrajno
- Fabrikisto: Alstom
- Produktejo: Italio
- Modelo: Pendolino
- Kvanto de trajnoj: 4
- Kvanto de kupeoj: 7
- Longeco: 184,8 m
- Traklarĝo: 1522 mm
- Pordoj: 12 + 12
- Kapacito: 337 + 2 por handikapuloj + 38 en restoracio
- Maksimuma rapideco: 220 km/h
- Povumo: 5500 kW
- Fervoja operatoro: Karelian Trains (finnaj fervojoj: VR-yhtymä kaj Rusaj Fervojoj: Российские железные дороги)
- Vojplano: Helsinko – Sankt-Peterburgo