Seinäjoki
Seinäjoki | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.seinajoki.fi | |
Gubernio | Okcidenta Finnlando |
Provinco | Suda Ostrobotnio |
Fondita | 1931 |
Areo | 603 km² |
Loĝantaro | 36,409 |
Finnlingvaj | 98,7% |
Svedlingvaj | 0,2% |
Seinäjoki estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La urbo kreskis en kroziĝo de fervojoj. Seinäjoki fariĝis urbo en la jaro 1960. Nuntempe ĝi havas preskaŭ 60 000 loĝantojn. Ĝi estis kampurbo el la jaro 1931 al la jaro 1960 kaj estas urbo ekde la jaro 1960. En 1959 al Seinäjoki estis ligita la antaŭe ĉirkaŭa Kampara komunumo de Seinäjoki, en la jaro 2005 la komunumo Peräseinäjoki kaj en la jaro 2009 la komunumoj Nurmo kaj Ylistaro. Ĉiujare en la urbo okazas la rokfestivalo Provinssirock (Provinca roko) kaj Tangofestivalo.
Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis en Seinäjoki en 1997 kaj en 2020.