Sándor Imre (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Imre
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1820 (1820-08-06)
en Paleu
Morto 21-an de decembro 1900 (1900-12-21) (80-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Lingvoj francagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Lajos Imre • József Imre
Okupo
Okupo lingvisto • literaturhistoriisto
vdr

Sándor IMRE [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre Sándor estis hungara lingvisto, instruisto, profesoro, etnografo, literaturhistoriisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (ekde 1878). Lia filo estis József Imre (1851), lia nepo estis József Imre (1884).

Sándor Imre

Sándor Imre naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1820 en Transilvanio, en Hegyközpályi (nuntempa Paleu en Rumanio). Li mortis la 21-an de decembro 1900 en Hódmezővásárhely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Imre frekventis kolegion en Debrecen, kie li konatiĝis kun János Arany. Ekde 1840 li instruis en Mezőkeresztes kaj Hódmezővásárhely. Baldaŭe li redaktis gazeton en Pest (urbo). En 1849 li revenis al Hódmezővásárhely, kie li estis direktoro de gimnazio. Ekde 1860 li instruis en Debrecen, ekde 1872 en universitato de Kolozsvár. En 1866 li emeritiĝis kaj tiam li ricevis gravan premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A latin és görög nyelv viszonyáról származás és rokonság tekintetében 1858
  • A magyar irodalom és nyelv rövid története (Mallonga historio de hungaraj literaturo kaj lingvo) 1865
  • Rövid magyar nyelvtan (Mallonga hungara gramatiko) 1874
  • A népköltészetről és népdalról (Pri la popolpoezio kaj popolkanto) 1900

Fontoj[redakti | redakti fonton]