Ferenc Wittmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Wittmann
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1860 (1860-01-19)
en Hódmezővásárhely
Morto 23-an de marto 1932 (1932-03-23) (72-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikistoinĝenieroinstruisto
vdr

Ferenc Wittmann [vitman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wittmann Ferenc estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1908) de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Wittmann [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1860 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 23-an de marto 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Wittmann frekventis ambaŭ universitatojn en Budapeŝto. En 1878 li iĝis vicprofesoro en la teknikuniversitato. Li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro en 1892. Li estis viclernejestro en 1919. Li okupiĝis precipe pri radiotekniko. Li inventis pli novan osciloskopon, kiu portas lian nomon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A kanon alakokról (1881)
  • Periodikus elektromos áramok optikai vizsgálata (1891)
  • Csillapodás nélküli és csillapított rezgésjelenségek kísérleti vizsgálata (1911)
  • Technikai fizika (Teknika fiziko), (1919)

Fontoj[redakti | redakti fonton]