András Rapcsák (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

András Rapcsák [andrAŝ rapĉAk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rapcsák András estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1967, ordinara en 1982).

András Rapcsák [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1914 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 16-an de oktobro 1993 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Rapcsák ricevis diplomon en universitato en Szeged en 1942, poste li ekinstruis en mezlernejo, ekde 1949 en ĉeflernejo en Eger. Tamen ekde 1945 li instruis ankaŭ en universitato en Debrecen, kie li estis katedrestro inter 1958-1973, rektoro inter 1966-1973. En 1947 li doktoriĝis en Debrecen, sekve li iĝis katedrestro en Eger. Li profesoriĝis en 1960. Li redaktis ekzemple fakrevuon Acta Mathematica, li okupiĝis precipe pri geometrio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A geometria axiomatikus tanítása a gimnáziumban (1943)
  • Felületelmélet a Minkowski térben (1947)
  • Kurven auf Hyperflächen im Finslerschen Räumen (1949)

Fontoj[redakti | redakti fonton]