István Csermely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Csermely
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1862 (1862-06-06)
en Solotvino
Morto 22-an de julio 1928 (1928-07-22) (66-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo metala inĝeniero • electrochemist
vdr

István Csermely [iŝtvAn ĉermej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csermely István estis hungara inĝeniero. Lia origina familia nomo estis Woditska [vodiĉka].

István Woditska [1] Arkivigite je 2016-09-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de junio 1862 en Hungara reĝlando en Aknaszlatina (nuntempa Solotvino en Ukrainio), li mortis la 22-an de julio 1928 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Csermely studis en Akademio de Selmec inter 1878-1881, li akiris diplomon en 1883. Post siaj studoj samloke li estis asistanto de István Schenek. Inter 1887 kaj 1892 li projektis fandejon pri kuproj en Nagybánya, poste li translokiĝis al Besztercebánya. Li vizitis diversajn fandejojn kaj metalurgiaĵojn en Ĉeĥio kaj Belgio, same en Prusio, Saksio kaj aliaj germanaj ŝtatoj. Ankaŭ en Besztercebánya li instalis kuprofandejon, same en Rusa Imperio, en 1904 li instalis plian kuprofandejon en Bélabánya. En 1908 li estis nomumita mina konsilisto, samtempe li gvidis la metalurgiajn objektojn en Selmecbánya. En 1913 li ricevis la titolon mina ĉefkonsilisto, poste li partoprenis en fandejaj projektoj en diversaj lokoj de la lando. En 1919 li sekvis la menciitan akademion al Sopron, kie li restis ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az elektrotechnika alapvonalai (1892)
  • A nagybányai m. kir. bányaigazgatósági kerület monografiája (1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.