Minaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Minaj (ankaŭ hungare), ukraine Минай estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, en municipo de Holmok.

Situo[redakti | redakti fonton]

Minaj situas sur ebenaĵo, kontaktiĝanta kun Uĵhorodo, kies centro troviĝas 4 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1273 en formo Ninay. Post la mezepoko foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1567 la Habsburgoj bruldetruis la vilaĝon. En la 18-a jarcento rutenoj alvenis. En 1910 loĝis en Minaj 350 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Minaj apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio. Minaj rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Minaj apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo nomata pri Maksim Gorkij funkciis. En 2001 loĝis en Minaj 3088 da homoj, (plejparte ukrainoj). Vilaĝservoj estas bazlernejo, poŝto, kuracejo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]