Dilove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dilove
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 90625
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 56′ N, 24° 11′ O (mapo)47.93583333333324.175Koordinatoj: 47° 56′ N, 24° 11′ O (mapo) [+]
Alto 352 m [+]
Areo 8,6 km² ( 860 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Dilove (Transkarpatio)
Dilove (Transkarpatio)
DEC
Dilove
Dilove
Situo de Dilove
Dilove (Ukrainio)
Dilove (Ukrainio)
DEC
Dilove
Dilove
Situo de Dilove

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dilove [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Dilove (ukraine Ділове, ruse Дeловое [delovoje; la Afereca], slovake Tribušany Biely Potok, rumane Tribusa Alba, hungare Terebesfejérpatak [terebeŝfejErpatak]) estas unuigita vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dilove situas laŭ Tiso laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Raĥiv, laŭ la rumana landlimo, laŭ neuzita fervojo Sighetu Marmaţiei-Raĥiv. La lasta urbo troviĝas je 17 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kolono prezentata mezon de Eŭropo

La unua mencio okazis en 1615 laŭ hungara ortografio "Tribusfalva". En 1861 ferofabriko ekfunkciis, kiu baldaŭe iĝis vitrofarejo. Tiutempe la apuda vilaĝo "Fejérpatak" kaj Tribusfalva unuiĝis. En 1901 la nova loknomo iĝis granvilaĝo Terebesfejérpatak. En 1910 vivis tie 2251 homoj, (1316 rutenoj, 611 hungaroj, 217 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la komunumon kaj tuj deportis hungarojn kaj germanojn. Ekde 1945 Delove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, kiel Dilove. En 1968 ŝtonminejo pri marmoro ekfunkciis, ekde 1976 oni prilaboras loke la marmoron.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]