El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siljce, ukraine Сільце, ruse Сельцо [seljco], slovake Seľce [seljce], hungare Beregkisfalud [beregkiŝfalud] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Irŝava en Transkarpatio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1466. En 1910 vivis en Beregkisfalud 1537 loĝantoj, (936 rutenoj, 481hungaroj, 120 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Siljce. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.