Sighetu Marmației
Sighetu Marmației | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
municipo de Rumanio • limurbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Maramureș | ||||
Alinome | Máramarossziget (hungare), Sighet (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Máramaros | ||||
Situo | 47° 55′ N, 23° 53′ O (mapo)47.91666666666723.883333333333Koordinatoj: 47° 55′ N, 23° 53′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 274 m | ||||
Poŝtkodo | 435500 | ||||
Loĝantaro | 37,640 (en 2011; 41.220 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 196559 | ||||
Sighetu Marmației [sigetu marmaciej] (hungare: Máramarossziget [maramaroŝsiget], germane: Sighet siget) estas urbo en distrikto Maramureș en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Maramureș-montaro en la Maramureș-baseno, ĉe la enfluejo de Iza en Tison. Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo. Administre apartenas al ĝi Iapa, Lazu Baciulu, Șugău, Valea Cufundoasă, Valea Hotarului.
Sighetu Marmației situas sur la maldekstra bordo de Tiso; aliflanke situas Solotvino en Ukrainio. La urbo havas fervojan stacion kun ligoj al Vișeu de Jos kaj Kluĵo; en la urbo kuniĝas la naciaj vojoj DN18 kaj DN19.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 oni nombris 21 370 loĝantojn (hungarojn, judojn, rumanojn, germanojn); en 1992 42 585 (rumanojn, 19 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba datiĝas de 1308 inter la saltransportaj urboj. Fine de 1914 la rusoj okupis la urbon, sed la hungaroj iom poste reokupis ĝin. En 1919 laŭ la novaj limoj la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ĉar spite tion, ke la urbo situas en la maldekstra flanko de Tiso, ankaŭ la fervojo tie konstruiĝis (tamen la plejparto en la dekstra flanko), tial la tutan fervojon kaj la urbon ricevis la ĉeĥoj. Tio estis absurda, pro tio Ĉeĥoslovakio rezignis la urbon kaj la maldekstran flankon, kie estis ankaŭ iom da fervoja trako. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la urbo apartenis al Hungario (Máramaros vármegye). En 1922 koncertis en la urbo Béla Bartók. En majo 1944 estis forportitaj de tie 38 mil judoj en ekstermajn tendarojn. De 1949 funkciis tie politika prizono, en kiu estis malliberuloj inter aliaj Iuliu Maniu, eksĉefministro, kaj Áron Márton, katolika episkopo. La iama malliberejo estas ekde 1994 muzeo pri la memoro de la viktimoj de komunismo kaj kontraŭkomunisma rezistado.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urba retejo
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
Tombejo de la Ruĝa Armeo ĉe Sighetu Marmației
-
La sinagogo en Sighetu Marmației
-
La historia centro
|