Szigetmonostor
Szigetmonostor [sigetmonoŝtor] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre. La loknomo signifas: insulo-abatejo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 24 km²
- Loĝantaro: 1700
- Poŝtkodo: 2015
- Telefonprefikso: 26
Situo[redakti | redakti fonton]
Szigetmonostor situas sur ebenaĵo, en meza parto de Szentendre-insulo, en dekstra riverbranĉo de Danubo. Kontraŭe estas Szentendre, pramo interligas la du komunumojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pli frue la romianoj faris tie ponton. En 1217 abatejo ekfunkciis. Dum la historio la insulo donis defendadon kontraŭ armeoj. La loĝantaro tributis kaj al turkoj, kaj al aŭstroj-hungaroj.
Apartenas al la vilaĝo setlejo Horány en la insulo, kiu estas ŝatata feriejo, havanta pramon al Dunakeszi. Tiu loko estas la plej suda loĝloko de la insulo.