Szentendre-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szentendre-insulo
Norda parto de la insulo (maldekstre)
Norda parto de la insulo (maldekstre)
rivera insulo
Akvejo Danubo
Geografia situo 47° 42′ N, 19° 6′ O (mapo)47.719.1Koordinatoj: 47° 42′ N, 19° 6′ O (mapo) f1
Szentendre-insulo (Hungario)
Szentendre-insulo (Hungario)
DEC
Szentendre-insulo
Szentendre-insulo

Map

Longo 38 kmf2
Larĝo 3,8 kmf3
Areo 56 km² f4
Ĉefa loko Pócsmegyer
vdr

Szentendre-insulo estas insulo 38 km longa en Danubo. Ĝi situas en departemento Pest kaj disigas Danubon en larĝan brakon orientan kaj malpli larĝan okcidentan. Per sia areo de ĉ. 56 km² ĝi estas la dua plej granda insulo de Hungario (post insulo Csepel).

La insulo estas parto de la nacia parko Duna-Ipoly. Ĝi komenciĝas iom malsupre de Visegrád kaj etendiĝas preskaŭ ĝis Budapeŝto. Sur la insulo situas jenaj vilaĝoj (de nordo):

Plurloke pramŝipoj ligas la insulon al la bordoj:

  • Okcidenta bordo:
  • Orienta bordo:
    • Tahitótfalu – Vác
    • Pócsmegyer-Surány – Felsőgöd (Göd)
    • Szigetmonostor-Horány – Alsógöd (Göd)
    • Szigetmonostor-Horány – Dunakeszi

Megyeri-ponto (Megyeri-híd) ĉe la suda fino ligas la insulon al ambaŭ bordoj; alia ponto (Tildy Zoltán híd) sur la okcidenta brako ligas la du partojn de Tahitótfalu: Tahi sur la okcidenta bordo kaj Tótfalu sur la insulo.