Megyeri-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Megyeri-ponto

vojponto
Situo
Lando Hungario
Departemento Pest
Loko Budapeŝto
Koordinatoj 47° 36′ 26″ N, 19° 5′ 37″ O (mapo)47.60722222222219.093611111111Koordinatoj: 47° 36′ 26″ N, 19° 5′ 37″ O (mapo)
Altitudo 98 m
Transiras Danubon
Ecoj
Tipo staja ponto
Longo 1 862 m
Konstruado
Inaŭguro 30-a de septembro 2008
Mapo
Megyeri-ponto (Hungario)
Megyeri-ponto (Hungario)
DEC
Map
Megyeri-ponto
vdr

Megyeri-ponto (hungare Megyeri-híd) estas du-parta ponto sur Danubo, iom norde de Budapeŝto. Sur ĝi iras la nacia aŭtovojo M0, kiu duonringe ĉirkaŭiras la urbon. La du partoj ligas la Szentendre-insulon al la bordoj de Danubo. La orienta parto estas staja ponto kun du A-formaj pilieroj, la cetera parto estas traba ponto.

La ponto estis malfermita la 30-an de septembro 2008. La elekto de ĝia nomo kaŭzis iom da ekscito, ĉar en publika enketo gajnis la nomoj de la usonaj komikistoj Stephen Colbert kaj Jon Stewart. Ĉar ambaŭ ne havas fortajn rilatojn al Hungario, oni fine elektis la nomon de la hungara pra-gento Megyer, al kiu rilatas ankaŭ la nomoj de la proksimaj lokoj Káposztásmegyer kaj Békásmegyer maldekstre resp. dekstre de Danubo.

La orienta fino de la ponto situas en Budapeŝto, la okcidenta en Budakalász; la mezo apartenas al Szigetmonostor. La ponton uzas pluraj publikaj buslinioj. La oficiala longo de 1862 metroj inkluzivas la parton sur la insulo. La alteco de 100 metroj rilatas al la pilieroj.