Saltu al enhavo

Dunabogdány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunabogdány
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2023
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 282  (2024) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 19° 2′ O (mapo)47.79440919.029438Koordinatoj: 47° 48′ N, 19° 2′ O (mapo) [+]
Areo 25,5 km² (2 550 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Dunabogdány (Hungario)
Dunabogdány (Hungario)
DEC
Situo de Dunabogdány

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dunabogdány [+]
vdr

Dunabogdány (dunabogdAnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre.

Vilaĝdomo de Dunabogdány

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Dunabogdány situas inter montaro Pilis kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Visegrád. Kontraŭe troviĝas Kisoroszi, inter ili pramo trafikas. Budapeŝto troviĝas 33 km-ojn.

En 1559 okazis turka okupado, poste alvenis ŝvaboj. En 1838 inundo okazis. La vilaĝo prosperis pro la apudaj ŝtonminejoj. La ŝtonoj liveriĝis al Budapeŝto. En 1947 la germanoj estis deportitaj, alvenis anstataŭ ili forpelitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.

La komunumo estas nuntempe feriejo de artistoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Dunabogdány troviĝas romkatolika novgotika preĝejo kun turo 33 m-ojn alta, omaĝe al Johano Nepomuko de 1940. La alia vilaĝo estas kalvinana.

En Dunabogdány naskiĝis ekonomikisto Donát Bonifert.

Strato en Dunabogdány