Tahitótfalu
| Tahitótfalu | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 2021 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 6 358 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 162 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 45′ N, 19° 5′ O (mapo)47.7522519.07808Koordinatoj: 47° 45′ N, 19° 5′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 39,17 km² (3 917 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Tahitótfalu [tahitOtfalu] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 39 km²
- Loĝantaro: 4670
- Poŝtaj kodoj: Tahi: 2022, Tótfalu: 2021
- Telefonprefikso: 26
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tahitótfalu situas sur ebenaĵo, parte sur Szentendre-insulo, parte en dekstra flanko de Danubo. Ponto interligas la du partojn, krome pramo funkcias al Vác. Iam estis 2 vilaĝoj, kiuj unuiĝis. Tótfalu, signifante "slovaka-vilaĝo", troviĝas en la insulo. La nomo estas erara, ĉar antaŭ la turka erao slovenoj alvenis. Tahi situas laŭ dekstra bordo de Danubo, same kiel Szentendre.
Dum la romia erao 2 sentineloturoj staris. La insulo donis defendadon kontraŭ armeoj. La loĝantaro tributis kaj al turkoj, kaj al aŭstroj-hungaroj. En 1838 kaj en 1876 inundoj, en 1900 incendio okazis. La unusola ponto al la insulo konstruiĝis en 1914.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estas ŝatata feriejo kaj ekskursejo. Apud la vilaĝo fama restoracio Pokol (=infero) funkcias.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Tahitótfalu naskiĝis József Gaál (pentristo).
- En Tahitótfalu mortis gitaristo Zsolt Daczi.





