Saltu al enhavo

István Győry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Győry
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1861 (1861-07-15)
en Debrecen
Morto 27-an de junio 1954 (1954-06-27) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1892–) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo István Győry
Okupo
Okupo profesoro
agrikultura kemiisto
farmaciisto
ĝardenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Győry [iŝtvAn djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győry István estis hungara farmaciisto, profesoro, hortikulturisto.

István Győry [1] naskiĝis la 15-an de julio 1861 en Debrecen. Li mortis la 17-an de januaro 1954 en Alsógöd.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Győry akiris farmacian diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1884. Inter 1887 kaj 1894 li instruis en la universitato, poste li instruis en la ĝardenista faklernejo. Ekde 1913 li havis postenon en ministerio pri agrikulturo, kie li strebis por produktado de la hungaraj ladskatoloj. Li havis ankaŭ patentojn pri tio. Dum la Hungara Sovetrespubliko li respondecis pri liverado de legomoj kaj fruktoj, tial en 1920 li iĝis trudemerito. Li okupiĝis pri hortikulturo private. En 1953 li kandidatiĝis.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • A nitrogénmonoxid hatása a natriumaethylátra (1892)
  • Gyógyszerészgyakornoki tankönyv (1902) - studenta lernolibro kun aliaj
  • Der Obst- und Gartenbau des Königreiches Ungarn (1904)
  • Lo stato della pomicoltura e dell'orticoltura in Ungheria (1911)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Budapeŝto
  • busto en Debrecen de 1976, tamen hodiaŭ nur la kapo [2]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.