János Zalka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Zalka [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalka János estis hungara pastro, episkopo, teologo, profesoro, abato, kanoniko. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ’’gombai’’ kaj ’’marcsa-magyari’’.

János Zalka

János Zalka [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1820 en Veszkény. Li mortis la 16-an de januaro 1901 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Zalka frekventis gimnaziojn en Győr kaj Sopron, poste en 1838 en Esztergom li lernis en pastra lernejo, fine li lernis en teologion en Vieno ĝis 1845. En la sekva jaro ji pastriĝis. Komence li estis pastro en Dorog, sed dume li doktoriĝis en Viemo el teologio. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

  • helpa pastro en Pest (urbo) en 1848
  • profesoro en eklezia altlernejo en Esztergom 1849
  • universitata profesoro en urbo Pest en 1853
  • kanoniko en 1859 en Esztergom, baldaŭe abato
  • episkopo en 1867 en Győr, en la sama jaro „apudulo de la papa trono” en Romo
  • interna sekreta konsilanto (ŝtata ofico) en 1876.

Li okupiĝis multe ankaŭ pri la malriĉuloj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Örömvers, mellyet főmélt. herczeg Kopácsy József esztergomi érseknek’’ (1839)
  • ’’Synopsis praelectionum ex historia ecclesiastica in usum academicum concinnata’’ (1854)
  • ’’Szentek élete’’ (Vivo de sanktuloj), (1859-1876) – 5 volumoj
  • ’’Főpásztori körlevél a tíz parancsolatok negyedik pontjáról’’ (1889)
  • ’’Főpásztori levelek…’’ (1898)

Fontoj[redakti | redakti fonton]