Tibor Zoltai
Tibor Zoltai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1925 en Győr |
Morto | 13-an de julio 2003 (77-jara) en Saint Paul |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | mineralogo • geologo • terfizikisto • verkisto |
Tibor Zoltai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zoltai Tibor estis hungardevena usona mineralogo, profesoro, membro (ekstera en 1990) de Hungara Scienca Akademio.
Tibor Zoltai [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1925 en Győr. Li mortis la 13-an de julio 2003 en Saint Paul (Minesoto).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tibor Zoltai post la 2-a mondmilito migris al Ameriko. Li frekventis universitatojn en Toronto kaj Masaĉuseco. Li akiris diplomon en 1963. Li ekinstruis en universitato de Minesoto, inter 1963-1971 li estis katedrestro. Li pensiuliĝis en 1991. Li okupiĝis precipe pri strukturoj kaj kategoriado de la kristaloj. Menciindas liaj gravaj ekzamenoj de la asbesto kaj silicio-dioksido. Li ricevis usonan premion en 1983. La kontakto kun Hungario ne ĉesis, li fondis stipendion, kiun profitis ofte hungaroj.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Mineralogy: Concepts and principles (1984) - ankaŭ studenta lernolibro
- Stereoscopic drawings of polyhedral mineral structure models
- Mineralogy: Problems and solutions
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografio
- [2] angle
- [3][rompita ligilo] angle