Lipót Fillinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipót Fillinger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fillinger Lipót estis hungara pastro, profesoro, teologo, membro (korespondanta en 1834) de Hungara Scienca Akademio.

Lipót Fillinger [1] naskiĝis en 1787 en Győr. Li mortis la 7-an de decembro 1844 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lipót Fillinger frue pastriĝis, En 1811 li doktoriĝis el teologio. Li komence ricevis administrajn taskojn en la katolika eklezio, poste li instruis pastro-lernantojn en Győr 19 jarojn, fine li instruis en Universitato de Pest ekde 1833 ĝismorte. Li estis rektoro en la studjaro 1843. Li okupiĝis precipe pri la Biblio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Assertiones ex universa theologia… (1811)
  • Hermeneutica biblica - manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]