Dezső Győry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dezső Győry [deĵO djOri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Győry Dezső estis hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto. Lia origina nomo estis hungare Wallentinyi Dezső.

Memortabulo de Dezső Győry

Dezső Győry [1] naskiĝis la 18-an de marto 1900 en Hungara reĝlando en Rimaszombat, (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 1-an de februaro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Győry frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li debutis jam en 1917. Li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kiun li interrompis dum Hungara Sovetrespubliko, tiam li aliĝis al la armeo. Inter 1920 kaj 1922 li plulernis en Germanio, poste li hejmenvenis jam en la novan landon Ĉeĥoslovakio. Li ĵurnaladis en diversaj hungarlingvaj gazetoj. En la 1930-aj jaroj li redaktis signifajn gazetojn. En 1941 li translokiĝis al la jam rehungariĝinta Beregszász. Ekde 1949 li vivis en Budapeŝto. Li ricevis ĉeĥoslovakian premion en 1932, poste 4 hungarajn premiojn inter 1956-1970.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hangulatok és gondolatok dalban és prózában (1921) - poemaro
  • A hegyek árnyékában (1936) - poemaro
  • Emberi hang (1940) - poemaro
  • Viharvirág (1955) - romano
  • Zengő Dunatáj (1957) - elektitaj poemoj
  • Gömöri rengeteg (1960) - romano
  • Emberi hang (1970) - elektitaj kaj novaj poemoj
  • Kiáltó szó (1983) - elektitaj poemoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]