Matild Győri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matild Győri
Persona informo
Naskonomo Győri Matild
Naskiĝo la  3-an de majo 1879(nun 1879-05-03)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 4-an de januaro 1961
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Matild Győri [djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győri Matild estis hungara aktoro. Ŝia familia nomvarianto estis Győry [djOri].

Matild Győri [1] naskiĝis la 3-an de majo 1879 (laŭ alia informo la 9-an de septembro 1879) en Budapeŝto, ŝi mortis la 4-an de januaro 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Matild Győri devenis el juda familio. Ŝi debutis en 1896 en Rözsnyó, poste ŝi akiris aktoran diplomon en studio de Gaja Teatro. Ekde 1902 ŝi apartenis al diversaj provincaj trupoj (ekzemple al Lajos Palágyi en Miskolc). Ekde 1907 ŝi havis rolojn en malgranda teatro en Budapeŝto, ekde 1920 en pluraj kabaredoj en la sama urbo. Dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi ludis nur antaŭ juda publiko.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Hugó Csergő: Őszi szonáta

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Akit ketten szeretnek (1915) – grafino Leona
  • Vigyázz a csókra! (1922, skeĉo)
  • A sárga csikó (1936) – Sári

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.