Zoltán Csukás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zoltán CSUKÁS [ĉukAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Csukás Zoltán estis hungara agronomo, ekonomikisto, bestkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1954).

Zoltán Csukás [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1900 en Győr. Li mortis la 16-an de septembro 1957 en Freiburg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Csukás frekventis mezlernejon en Pápa, agraran akademion en Magyaróvár, bestkuracistan altlernejon en Budapeŝto. Ekde 1930 li ekinstruis en ELTE, inter 1934-1938 en Magyaróvár, poste en Debrecen. Li plulernis helpe de stipendio en 1936 en Cambridge, Reading, Edinburgh. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li okupiĝis precipe pri bredado de bovoj kaj kokoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Takarmányozástan 1955, 1956
  • A gazdasági baromfiak tenyésztése 1935
  • A tehén takarmányozása 1936

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • faklernejo en Csorna, kie estas ankaŭ busto
  • memormedalo

Fontoj[redakti | redakti fonton]