Baziliko de Győr
Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady | |||
---|---|---|---|
katedralo • paroĥopreĝejo • malgranda baziliko | |||
Informaro | |||
Eklezio: | Katolika Eklezio | ||
Geografia situo | 47° 41′ 20″ N, 17° 37′ 53″ O (mapo)47.68900217.631349Koordinatoj: 47° 41′ 20″ N, 17° 37′ 53″ O (mapo) | ||
| |||
Ŝtato: | Hungario | ||
Situo: | Győr | ||
Baziliko de Győr (oficiale Baziliko-katedralo de Ĉieliro de Maria) estas Malgranda baziliko, ankaŭ pilgrimloko en Hungario, en urbo Győr.
Historio
[redakti | redakti fonton]Stefano la 1-a (Hungario) fondis diocezon en Győr, kie ankaŭ romanika katedralo konstruiĝis. El tio nur la absido restis, sed estas interese, ke iom da ŝtonoj venis el konstruaĵoj de la romianoj. Post la tatara invado la preĝejo rekonstruiĝis, kiel impona gotika konstruaĵo. Dum dominado de turkoj la preĝejo estis deponejo kaj parto de la fortikaĵo. Inter 1639-1645 la hungaroj trakonstruis ĝin, kiel baroka katedralo. En 1655 rifuĝinta episkopo el Irlando alvenis, kiu kunportis bildon pri Virga Maria. En 1697 laŭdire la bildo sangoploris, ekde tiam la preĝejo estas ankaŭ pilgrimloko. En 1823 ĝi ricevis parte klasikisman reornamon. En 1996 Johano Paŭlo la 2-a vizitis la preĝejon, kiu post unu jaro ricevis la rangon "Malgranda baziliko".
En la baziliko oni gardas diversajn sanktajn trezorojn, relikvojn. En la katedralo estis entombigitaj ekzemple ĉefepiskopo János Püsky, episkopoj István Breyer kaj Antal Juranics.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio