Trezoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trezoro (novelarto)

Trezoro de Villeno, la dua plej granda ora prahistoria trezoro de Europo.[1]

Trezoro estas aro de riĉaĵoj, juveloj ktp. Ofte kiam la vorto estas uzata estas subkomprenate ke la riĉaĵoj estas perditaj.

Ofte trezoroj estas enterigitaj subtere, speciale por kaŝado (kaŝtrezoro) aŭ pro akcidento (ekzemple tertremo). Oni iam okupiĝis pri serĉado de trezoroj, el ĉi tio elvolviĝis arkeologio, ekzemple ĉe la Vinĉestera Trezoro.

En mitoj, havo de trezoroj estas proprigita al diversaj estaĵoj, ekzemple gnomoj kaj drakonoj.

Trezora mapo estas mapo markita per la loko de kaŝita trezoro. Tiuj mapoj estas grava komponanto en la intrigoj de aventuro kaj suspenslibroj, kaj precipe libroj ligitaj al piratoj.

Literaturo pri serĉado de trezoroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RESOLUCIÓN de 7 de enero de 2003, de la Dirección General de Patrimonio Artístico de la Consejería de Cultura y Educación, por la que se incoa expediente de declaración de bien de interés cultural a favor de la colección arqueológica del Tesoro de Villena. (hispane) (pdf). BOE, p. 7798–7802. Gobierno Español (1 2003). Alirita 6 decembro 2009. “Desde el punto de vista histórico, artístico y arqueológico, el Tesoro de Villena constituye un «unicum», un depósito no normalizado, por su peso y contenido (A. Perea). De hecho, se trata del segundo tesoro de vajilla áurea más importante de Europa, tras el de las Tumbas Reales de Micenas en Grecia (A. Mederos).”.