József Dorner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Dorner [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dorner József estis hungara botanikisto, farmaciisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

József Dorner [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1808 en Győr. Li mortis la 9-an de oktobro 1873 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Dorner frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Sopron. Inter 18241827 li laboris en apoteko en Sopron, poste ankaŭ en aliaj urboj. Inter 1831-1832 li plulernis en Vieno. En 1840 li akiris ŝtatan oficon, kiun li forlasis post fiasko de la hungara liberecbatalo. Baldaŭe li okupiĝis pri botaniko, sed en 1853 li ekinstruis en Szarvas, poste en Pest.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Das Banat in topographisch-naturhistorischer Beziehung, mit besonderer Berücksichtigung der Herculesbäder nächst Mehadia und ihrer Umgebungen…, (1839)
  • Az ásványtan elemei algymnasiumok és alreáliskolák számára (1858)
  • Die cuscuteen der ungarischen Flora (1868)

Fontoj[redakti | redakti fonton]