Urbodomo de Győr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Győr estas historia monumento, simbolo de Győr, krome daŭra administrejo laŭ impona placo kontraŭ la stacidomo.

Fasado de Urbodomo de Győr

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio la urbodomo funkciis en aliaj lokoj de la urbo. Pli nova kaj moderna urbodomo estis konstruita inter 1896 kaj 2000. Pli frue estis fajroturo inter 1792 kaj 1894, kiun la loĝantoj tre ŝatis, tial la urbodomo devas havi similan turon, eĉ la sonorilo trovis lokon en turo de la urbodomo. Precipe post la 2-a mondmilito okazis renovigo, sed inter 1981 kaj 1984 plena renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo de la urbodomo

La arkitekto estis Jenő Hübner. La novbaroka duetaĝa konstruaĵo formas U-literon. En mezo de la simetria fasado estas la ĉefenirejo, plej supre la alta turo altiĝas, sed estas ankaŭ aliaj 2 flankaj turoj pli malaltaj. La urbodomo ekstere longas 85 metrojn, larĝas 40 metrojn, la ĉefturo altas 59 metrojn, interne pli ol 200 ĉambroj situas.

En la kelo funkcias la kuirejo, manĝoĉambro, presejo. Sur la teretaĝo post la enirejo estas videblaj skulptaĵoj pri reĝo Stefano la 5-a (Hungario) kaj mecenato de Győr. La unua etaĝo estas la plej ornamriĉa. Tie trovis lokon ĉambro de urbestro, ĉambroj por kunsidoj, kie foje oni aranĝas ankaŭ koncertojn. Tiu ĉambro ricevis orgenon en 1973. En la dua etaĝo malpli gravaj ĉambroj troviĝas. El supro de la turo belega panoramo estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La urbodomo kun la parko
La urbodomo kun fontano