Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Máriapócs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Máriapócs
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Máriapócs
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Máriapócs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nagykálló
paroĥo en Pócspetri
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Senmakula Koncipiĝo (hungare Szeplőtelen fogantatás) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbomezo de Máriapócs, kie estas la plej malnova konstruaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Máriapócs estis konstruita kirko supozeble en la 14-a aŭ 15-a jarcentoj. Mencio okazis pri la loka pastro en 1328, post kelkaj jaroj ankaŭ pri paroĥo. Inter 1537-1767 la preĝejo apartenis al la protestantoj, tamen la restintaj katolikoj uzis la sanktejon, la kalvinanoj la navon. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj signifaj trakonstruoj okazis. La orgeno estis konstruita en 1927. En 1980 oni trovis restaĵojn de fresko, supozeble pentrita en la 15-a jarcento. En 1990 la preĝejo estis plene renovigita. En 2010 arkeologo]]j trovis enmuritajn fenestrojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. En la korto estas videbla ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La turo, navo kaj absido estas apogitaj per gotikaj pilieroj. Enirejoj estas tra la turo kaj ĉe la navo. La absido estas plurlatera. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido. Kaj interne kaj ekstere la muroj estas blankaj, tio signifas purecon de Sankta Maria.

Kermeso okazas en la 8-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fresko