Preĝejo Sankta Georgo (Zajta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirko Sankta Georgo (Zajta))
Preĝejo de
Sankta Georgo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zajta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo DebrecenNyíregyháza
dekanujo Szatmár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, parte baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zajta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologoj tiu ĉi preĝejo estis konstruita depost 1314. Supozeble en komenco de la 17-a jarcento la protestantoj akiris la preĝejon, ili malkonstruis la sakristion. En 1767 katolikaj soldatoj faris damaĝojn en la konstruaĵo, sed en 1789 la vilaĝanoj rekonstruis aŭ renovigis la ruinojn en gotika formo, sed tiu laboro daŭris longajn jarojn. En 1819 la turo estis plialtigita, supro de la turo estas baroka. La orgeno alvenis en 1907. En 1990 éa preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en rando de la vilaĝo sur monteto. En mezo de la fasado la turo altiĝas, en mezo de la turo la enirejo funkcias. Apud la turo estas malgranda konstruaĵparto kun enirejo, supozeble tie estas la ŝtupoj al la turosupro. En la alia flanko la sanktejo estas kvarangula. Interne resume 12 sidniĉoj estas videblaj. La trovitaj freskorestaĵoj estis faritaj supozeble en la sekva jarcento, ol la konstruado. En plafono de la sanktejo en sesangula framo estas murpentraĵo pri Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.