Gusztáv Lauka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Lauka
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1818 (1818-07-20)
en Vitka
Morto 23-an de aŭgusto 1902 (1902-08-23) (84-jaraĝa)
en Zrenjanin
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistoarkivisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gusztáv LAUKA [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lauka Gusztáv estis hungara verkisto, poeto, fondinta membro de Societo Petőfi.

Gusztáv Lauka

Gusztáv Lauka naskiĝis la 20-an de julio 1818 en Vitka, kiu nun estas parto de Vásárosnamény. Li mortis la 23-an de aŭgusto 1902 en hungara urbo Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Lauka frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Máramarossziget. Li komencis sian ĵurnalistan karieron en 1838 en urbo Pest, sed pro la granda inundo li rifuĝis al lia patro al Erdőd, kie li ekhavis postenon. Post 2 jaroj li revenis al Pest, kie li aliĝis al redakta ŝtabo. En la sekva jaro li trovis laboron en Hungara Scienca Akademio. en 1847 li partoprenis en laboro de la parlamento en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony. Post la revolucio en 1848 li laboris en la nova sendependa kabineto. Post fiasko de la liberecbaralo li kaŝis sin, sed en 1851 li edziĝis. Baldaŭe li havis postenojn diversloke. En 1879 li ricevis premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Versek (Poemoj) 1846
  • A régi jó világ (La malnova bona mondo) 1863 - noveloj
  • Költemények (Poemoj) 1864
  • Újabb novellák (Pli novaj noveloj) 1874

Fontoj[redakti | redakti fonton]