István Dózsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Dózsa
Persona informo
Naskonomo Dózsa István
Naskiĝo la  22-an de junio 1895(nun 1895-06-22)
en Hungario Nyíregyháza (Hungario)
Morto ?
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

István Dózsa [iŝtvAn dOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dózsa István estis hungara aktoro.

István Dózsa [1] naskiĝis la 22-an de junio 1895 en Nyíregyháza, pri la morto plene mankas informoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Dózsa devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1915. Komence li ricevis rolojn en trupo de Miklós Erdélyi en Nagyvárad (1915-1919), poste ekzemple en Miskolc (1920-1922), Gaja Teatro (1922-1926), kabaredo de László Békeffi (1932). En la sekvaj jaroj liaj roloj elĉerpiĝis, dum la 2-a mondmilito li estis videbla nur antaŭ juda publiko. En 1955 li estis videbla en Teatro Madách, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Zsigmond Móricz: Úri muri - S-ro Borbíró
  • Ĉeĥov: Cseresnyéskert - S-ro Simeonov
  • Zsolt Harsányi: A zenélő óra - Kampós

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Petőfi (1922)
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – ŝoforo
  • Uz Bence (1938) – armena lignoaĉetanto
  • Aranyóra (1945) – policano
  • Rokonok (1954)

Sola televizia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Honfoglalás (1963)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]