Endre C. Turáni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre C. Turáni
Persona informo
Naskonomo Czimbolinecz Endre
Naskiĝo la  8-an de aprilo 1908(nun 1908-04-08)
en Hungario Nyíregyháza (Hungario)
Morto la 22-an de majo 1980
en Hungario Szolnok (Hungario)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Endre C. Turáni, laŭ hungarlingve kutima nomordo C. Turáni Endre estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Czimbolinecz [cimbolinec] ĝis 1943, liaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Cz. Turáni Endre kaj Tatár Endre.

Endre Czimbolinecz [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1908 en Nyíregyháza, li mortis la 22-an de majo 1980 en Szolnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre C. Turáni frekventis komercan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste sen abituriento li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. Li debutis en trupo de Lajos Köpeczi-Boócz. En la 1930-aj jaroj li havis rolojn en pluraj malgrandaj teatroj en Budapeŝto, dum la 2-a mondmilito plej ofte li estis figuranto en filmoj. Dum la frua socialismo li estis deklarita riĉa kamparano, tial li estis deportita. Ekde 1959 li apartenis al Teatro Szigligeti (Szolnok). Lia filo iĝis aktoro.

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar feltámadás (1938-39) - oficiro
  • Éjféli gyors (1942) - fervojisto
  • Futóhomok (1943) - forĝisto (ĉefrolo)
  • A három galamb (1944) - apotekisto
  • Fogjuk meg és vigyétek! (1978) - Varró Sándor (pli juna)

Liaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Írott malaszt (1974)
  • Imre (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]