Preĝejo Dia Mizerikordo (Nyíregyháza)
Preĝejo Dia Mizerikordo | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyíregyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Nyíregyháza-Debrecen |
dekanujo | Nyíregyháza |
paroĥo | en la urbo |
Dato de konsekro | 2013 |
Konsekrinto | Nándor Bosák kaj István Seregély |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 2003–2013 |
Specifo | |
Enhaveco | 120 homoj |
Alto | 29 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Nyíregyháza, Törzs u. 4400 |
La preĝejo Dia Mizerikordo, hungare Isteni Irgalmasság-templom estas romkatolika konstruaĵo en urbo Nyíregyháza, en loĝkvartalo Örökösföld.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la socialismo loĝkvartalo estis konstruita, sed kirko nur inter 2003-2013.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en ĉirkaŭita korto. Parto de la ĉirkaŭaĵo estas ŝtona muro, samtempe loko de urnoj. La moderna konstruaĵo estas kovrita ekstere per ruĝaj brikoj. La fasado estas malsimetria. La kvadrata turo altiĝas proksimume meze. La turo havas 3 sonorilojn. 2 aloj aliĝas al la turo, la dekstra alo havas grandan malreliefon, malantaŭe la ĉefenirejon. La maldekstra alo havas flankan enirejon kaj 3 striktajn kaj altajn fenestrojn ĉe la turo. Malantaŭ la ĉefenirejo supre galerio etendiĝas por la koruso kaj orgeno. La granda halo estas cilindra, sed estas ankaŭ aliĝanta parto por idaj patrinoj kun beboj. La cilindro havas 14 pilierojn.