Preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (Nyíregyháza-Oros)
Preĝejo Aŭspicio de Dipatrino | |
---|---|
![]() Grek-katolika preĝejo Aŭspicio de Dipatrino en Nyíregyháza-Oros
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyíregyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (origine hungare Istenszülő oltalma) estas grek-katolika konstruaĵo en Hungario, en Nyíregyháza, antaŭ 1978 en memstara vilaĝo Oros.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri grek-katolikoj okazis en 1747: "ilia preĝejo estas kaduka, la tegmento estis kovrita per fragmitoj". La fondo okazis nepre antaŭ ol 1733. Nombro de la grek-katolikoj estis 150 (mezo de la 18-a jarcento), 600 (frua 19-a jarcento), 1600 en 1918. Ili konstruis la nun videblan preĝejon inter 1835-1854. Dum la konstruado ili uzis la lokan romkatolikan preĝejon. La ikonostazo estis farita en 1897. La preĝejo estis renovigita en 1913, la turo estis konstruita en 1933, la bildoj estis pentritaj en 1975. Pli nova sakristio konstruiĝis anstataŭ la malnova en 2003.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, plej supre la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. La absido kaj la apuda sakristio estas duonronda.
Kermeso okazas la 1-an de oktobro.